Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 369 (2013-10-04)
[instru-german] Junuloj el tri landoj kune festas la Eŭropan Tagon de Lingvoj

Eŭropaj lingvo-familioj – kaj nova membro: Esperanto
12-18-jaraj mezlernejanoj el Herzberg am Harz kaj Mazara del Vallo dum studvojaĝo al Győr, Hungario, enkadre de la Comenius-projekto GUTO (A Guided Tour from the Local Castle to the European House - Vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo) la 26an de septembro organizos Lingvan Tagon en la hungara gastiganta lernejo en Győr kaj festos la Eŭropan Tagon de Lingvoj.
La tri partnergrupoj (germana, hungara kaj itala) apartenas al tri diversaj lingvaj familioj sed ili havas iun komunan: ĉiuj lernas kaj parolas Esperanton – la neŭtralan internacian lingvon.
La programo de la Eŭropa Tago de Lingvoj enhavas prezentadon de la gepatraj lingvoj de la lernantoj kaj de Esperanto, la komunan lingvon de la partnereco. Okazos ankaŭ komparado de vortoj kaj gramatikaj strukturoj, lingva kvizo kaj ekspozicio estos pretigata ne nur en la hungara lernejo sed ankaŭ en Italio kaj Germanio.
Ni ŝatus konsciigi lernantojn pri respekto al aliaj gepatraj lingvoj kaj kulturoj kaj montri al ili, ke povos esti diverseco samtempe kun unueco kaj harmonio.
GRAVE: Pri nia Esperanto-projekttago aperis informo sur la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo: http://edl.ecml.at/tabid/1772/EventID/6743/Default.aspx
(ĝenerala informo pri la Eŭropa Tago de Lingvoj: http://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/language/en-GB/Default.aspx)
Kun multaj salutoj, Zsofia Korody, projektgvidanto, nome de Interkultura Centro Herzberg
Esperanto-kursoj, ekzamenoj, biblioteko
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6
Tel: 0049-(0)5521-5983
http://esperanto-urbo.de

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026